Details for this torrent 

Incubus (Esperanto k la rusa) (1965)
Type:
Video > Other
Files:
7
Size:
759.34 MiB (796230721 Bytes)
Uploaded:
2008-06-11 16:06:38 GMT
By:
maksimog
Seeders:
1
Leechers:
0
Comments
1  

Info Hash:
C700013FAB845613964119569664D178A4E60EA3




(Problems with magnets links are fixed by upgrading your torrent client!)
------------------
 Incubus
------------------
Dauro : 74 min.    
512x384 (1.33:1), 29.970 fps, DivX Codec 5.2.1 alpha ~898 kbps avg, 0.15 bit/pixel
44.100 kHz, MPEG Layer 3, 2 ch, ~256.00 kbps avg

2 apartaj sontorentoj (originala Esperanta kaj dublita al la rusa)
Esperantaj subtitoloj.

Realigo : Leslie STEVENS (1965)   
Aktoroj : Willian SHATNER, Allyson AMES, Eloise HARDT, Milos MILOS, Ann ATMAR

Vikipedia-pagho : http://eo.wikipedia.org/wiki/Incubus

La vilmo disdoniĝas nun en Verda Filmejo: http://filmoj.net/inkubo
Nepre vizitu la ejon.


Priskribo de la filmo
---------------------------
En pacama marborda regiono, kun kuracakvaj fontoj, Marko (Willian SHATNER) loghas kun shia fratino. 
Sed la fortoj de l\\\\\\\'Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, \\\\\\\"Kia\\\\\\\" (Allyson AMES), elektas la puran animon de Marko por ghin damnigi. 
Kia tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj demonestrino :) (Eloise HARDT) alvokos 
la demonon \\\\\\\"Incubus\\\\\\\" por pereigi la animon de Marko. 

Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao \\\\\\\"Paramount\\\\\\\" en 1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo esperanto tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo \\\\\\\"Angoroj\\\\\\\", produktita de J. L. Mahe en Parizo, \\\\\\\"Incubus\\\\\\\" estis la dua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo. Char la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en diversaj lingvoj, sed ankau en Esperanto.

Atentu, la filmo mem shajnas kvazau damnita: Ne nur ghi ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio originale surskribita en la franca lingvo) komplete perdighis kaj malbona sorto ankau trafis preskau chiujn geaktorojn! Chiaokaze, la filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).
--------------------------------


POR SPEKTI LA FILMON:
   nenio estas farenda. 
   Kopiu la dosieron mplayerc.exe-file al nova dosiero 
   kaj renomu tiun al mplayerc.exe 

   Muse jxetu la dosieron "Incubus.avi" al "mplayerc.exe"


-----------------------------------------------------------------
Klarigoj pri la dosiera komplekto kaj kio estis farita por prepari la filmon
-----------------------------------------------------------------

La filmo estas trovita en la rusa segmento de la reto.
Gxin spektas sxatantoj de io nekutima kaj interesa.
La filmon oni taksas kiel neordinarajxo.

---- Pri la sono(j) ------

En tiu cxi kopio de la filmo estas 2 son-torentoj. 
La unua estis la rusa dublita, super la originala \\\\\\\"Esperanta\\\\\\\" sonado, 
kaj la dua -- kun originala \\\\\\\"preskaux\\\\\\\" :) E-sono.

Bedauxrinde, la Esperanta sono okazis nesinkrona al la filmo kaj forestis finala kelksekunda parteto.
Do mi redaktis la Esperantan sonon por sinkronigi gxin kaj aldonis finalan sonparteton uzante por tio 
la ruslingvan diblitan torenton. Pro tio dum la finalaj kadroj kun listo de la aktoroj ktp sonas kelkaj ruslingvaj frazoj. 
Mi esperas ke tio ne tre malhepos al la spektantoj.


--- Pri la E-subtitoloj ----------

Mi trovis en la pagxaro: http://www.senlime.be/Kino/Incubus.htm dosieron kun subtitoloj (subtekstoj se vi tiel preferas :) 
kiun preparis Luiz Portella k J-M. Jacques (tiel estas skribita en la teksto mem).
Ilia laboro estis certe grandega, cxar aktoroj fusxege parolas Esperante. Kelkloke la sinjoroj \\\\\\\"tradukistoj\\\\\\\" :) plene retradukis frazojn al normala lingvo.

Bedauxrinde la subtitoloj okazis tute ne tauxgaj al tiu cxi kopio de la filmo kaj mi devis cxiujn (!) surskriboj transmeti al la novaj tempolokoj.
Ankaux mi rimarkis ke multfoje la estimataj tradukistoj tro redaktis (laux mi) la originalan tekston, kiun diras la aktoroj, do kie tio estis laux mi 
bezonata,  mi korektis la surskribojn kaj pliproksimigxis ilin al la originala teksto. 
Nur kelkloke mi ne sukcesis tion fari pro plena nekomprenebleco de la  fusxprononcado kaj ecx la anglaj surskriboj ne helpis al mi :)

--- Kio nun estas ---------------
Do, mi metis la remuntitan Esperantan sonon al la unua loko (por gxi sonu auxtomate post lacxi) kaj restigis la rusan dulitan en la dua torento 
por eventualaj spektantoj-ruslingvanoj cxu esperantistoj cxu ankoraux ne :)
 
La filmon akompanas samnoma dosiero kun subtitoloj kun veraj cxapelitaj literoj.

Mi trovis en la reto la facilan kaj bonan liber-disvastigatan programon (Media Player Classic) por spekti filmojn kun kelkaj sontorentoj kaj kelkaj \\\\\\\"Unikodaj\\\\\\\" subtitoloj. 

Se vi ial ne sxatos uzi la programon MPLAYERC (Media Player Classic) kaj ne povos uzi bonaspektajn esperantajn leterojn, vi povas uzi 
la arkivon SUB+ kie mi kolektis dosierojn kun subtitoloj en formatoj *.sub kaj *.srt kun surogataj skribsistemoj H- kaj X- kaj tielnomata Q- sistemo 
por specialaj esperantigitaj tiparoj TTF, en kiuj en la lokoj de literoj QWYX{} estas la cxapelitaj. Ankaux unu tian tiparon mi aldonas al la arkivo.

     Maksim Grisxin. 11-06-2008

Se vi deziras ion skribi, vi povas fari tion retposxte: maksimo @ mail.ru
Bonan spektadon!

File list not available.

Comments

La filmo estas aldonita nuntempe anka? al Verda Filmejo: http://filmoj.net/inkubo
Kaptu.